Kiam hejmo fariĝas lernejo

Nun jam de pluraj jaroj milionoj da albanaj geknaboj instruiĝas ne en lernejoj sed en privataj domoj, en t.n. lernejo-hejmoj. La kialo kuŝas en tio, ke Serbio, sub prezidanto Miloseviĉ, forprenis aŭtonomecon de la kosova regiono loĝata 90-elcente de albanoj, kiuj nombras pli ol du milionojn. Albanoj rifuzis sekvi la serban ŝovinisman lernejan programon kaj retiriĝis de la eduka sistemo, sub kies aŭspicioj ankoraŭ studas ne nur serbaj sed ankaŭ kroataj kaj bosniaj geknaboj tien loĝigitaj.

Centoj da albanaj familioj disponigas parton de sia hejmo al lernantoj, por ke klerigado en sia nacia lingvo ne ĉesu kaj la novaj generacioj daŭre lernu. Eĉ etuloj tiel instruiĝas, spite al brue proklamita interkonsento, en septembro pasintjare, inter albanaj gvidantoj kaj la reĝimo de Miloseviĉ.

Estas apenaŭ kredeble, ke fine de la 20a jarcento, en la koro de malnova, civilizita kontinento kia estas Eŭropo, junuloj ne povas ĝui eĉ la plej bazajn lernejajn kondiĉojn por studi. Oni demandas sin, kiom longe la albanoj de Kosovo, loĝantaj sur sia miljara tero, devos toleri tian situacion.

Bardhyl MEZINI

MONATO, Julio 1997, p. 8

KOSOVO kosovo@stel.net