LA KIALO DE NIA KAMPANJO

Pravigo

Esperanto estas planlingvo iniciatita en 1887 per projekto de d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof kiel egalisma perilo por la kompreniĝo inter homoj diverskulturaj.

Ekde la eldono de la unua gramatiko de la lingvo kreiĝis inter la esperantistoj translimaj solidaraj ligoj, eĉ en militaj situacioj aŭ dum gravaj sociaj krizoj. La katalunaj esperantistoj estas bona ekzemplo pri tio, ĉar dum sia 90-jara ekzistado la kataluna esperanto-movado travivis grandajn malfacilaĵojn, paralelajn al tiuj de sia lando. El ĉiuj ĉi plej elstaras tiu de la interna milito (1936-1939), dum kiu Kataluna Esperantista Federacio (fondita en 1910 kaj rekta antaŭulo de la nuna Kataluna Esperanto-Asocio) restis fidela al la konstitucia leĝeco kunlaborante ĝis la lasta momento kun la kataluna registaro kaj alvokante eksterlanden al solidariĝo. Tiu agado efektive sukcesis, kiel pruvas la reeĥoj en la tiutempa esperantista gazetaro, la sendado de humana helpo kaj la donado de rifuĝo al elpelitoj.

Hodiaŭ en Kosovo oni agresis parton de la tiea loĝantaro pro la nura fakto, ke ĝi havas lingvon kaj kulturon malplimultan en la kadro de la ŝtato, al kiu ĝi apartenas.

Kiel esperantistoj kaj kiel katalunoj ni sentas nin duoble devigitaj iniciati agadon reflektantan nian engaĝiĝon kun civitismo kaj helpantan haltigi agreson de ŝtato fifama pro la brutalaj konfliktoj, kiujn ĝi kaŭzis en la lastaj jaroj.

Antecedentoj

La unua humana iniciato de la katalunaj esperantistoj estis la akcepto de aŭstraj milit-orfoj en 1920.

Multe pli proksime, la katalunaj esperantistoj tenis aparte fruktodonajn rilatojn kun Balkanio: ni memoru la fondiĝon de Kataluna Esperanto-Junularo en Zagrebo (Kroatio) en 1978, kaj la starigon de grava Kontrakto de Kunlaboro inter ĉi tiu asocio kaj Bulgara Esperanto-Junularo en 1986.

Multe pli grava estas la kunlaboro inter Kataluna Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, komencita en 1995. Ĝis nun kiel plej atendindaj rezultoj oni citu la unu-monatan restadon de 30 bosniaj gejunuloj ĉe ni en 1996, la eldonadon en Katalunio de la revuo de ELBH, Bosnia lilio, kaj la eldono kun ELBH de la libro Spite al ĉio, Bosnio, kompilaĵo de la elsendoj en esperanto de Radio Sarajevo dum la sieĝo de la urbo. Kataluna Esperanto-Asocio aparte kontentas pri tio, ke ĝia iniciato kaj perado permesis ankaŭ al la urboj Santa Perpètua de Mogoda (Katalunio) kaj Tesanj (Bosnio) starigi kunlaboron, kiu eble permesos rekonstrui la hospitalon de la bosnia urbo.

Celoj

La tujaj celoj de nia asocio estas:

— Diskonigi la senigon de la homaj rajtoj al la grandega plimulto de la Kosova loĝantaro, lingve kaj kulture albanaj, fare de la jugoslava ŝtato, kiel abunde registras de antaŭ pluraj jaroj tiel fidindaj organizaĵoj kiel Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch

— Diskonigi la amasmurdojn kaj la perfortojn kontraŭ la loĝantaro fare de la jugoslava armeo en Kosovo, kio montras refojan provon de etna purigado en la regiono.

Ni kredas, ke en la nuna situacio la plej efektiva formo haltigi la novan serban agreson estas la konsciigo kaj la engaĝigo de ĉiuj civitanoj por premi la registarojn. Necesas ellerni la Bosnian lecionon kaj tuj reagi por malhelpi, ke la konflikto pliakriĝu aŭ ke ĝi eĉ fine bruligu la tutan regionon.

 

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA)

 

KOSOVO kosovo@stel.net