| Provo de kantiko en la templo Ho, kiel mi lacas de mia poltrona, olda, tiel sovaĝa lando; kaj kiel mi ŝatus foriri norden, kie, onidire, homoj estas puraj kaj noblaj, kleraj, riĉaj, liberaj, viglaj kaj feliĉaj! Tiam, ĉe la kongregacio, la fratuloj dirus malaprobe: "Kiel birdo nesto-fuĝa, tiel homo forlasas sian teron", dum mi jam lontane, priridus la leĝon kaj l' antikvan saĝecon de ĉi mia dezerta popolo. Sed mi ne sekvos mian revon iam; nur, ĉi tie, restos ĝis la morto. Ĉar ankaŭ mi estas tre poltrona kaj sovaĝa kaj amas, krome, kun dolor' despera ĉi tiun mian povran, ruban, tristan, domaĝan patrujon. Salvador Espriu (tradukis R. F. Albert Reyna) |
Provo de plagiato en la drinkejo Al ĉiam admirata Salvador Espriu, pardonpete, se necesus. Ho, kiel mi ĝojas pri mia malgranda, sklava, ne bonŝanca lando, kaj kiel mi hatus foriri suden, kie, onidire, homoj estas dirtaj, kaj povraj, malklreaj, pigraj, sengroŝajn, defetismaj! Tiam ĉe la drinkejo nova, la kompanoj dirus rikane: "Kiel vir' turpin-prefera, tiel ezok' hokiĝas sen logaĵo", dum mi ankor' proksime, pripensus l' oldajn mankojn kaj konfidojn de ĉi mia obstina popolo. Kaj meditinte, mi revenus por ĉi tie resti ĝis la morto. Ĉar, finfine, ne tiom mi azenas kaj amas, krome, kun pasi' tenera ĉi tiun mian -kaj nian- ĝise puran, enviatan, belan patrujon. Pere Quart (tradukis Antonio Valén) |